Pesquisar no site

Contato

Esperanto Bilinguismo Suficiente

Esperanto Sufiĉa Dulingveco
(Por rekta pervorta komunikado inter la popoloj)
Braziljo - Brazilo

+55.6191566154

camboim.afonso@gmail.com

Esperanto en LDB: kion Brazilo montras per tio?*

29/10/2013 20:21


 Afonso Camboim (majstro pri Literatura Teorio)

 

La Leĝopropono n-ro 6.162/2009, kies aŭtoro estas la senatano Cristovam Buarque, enmetas Esperanton al la Leĝo de Gvidlinioj kaj Bazoj de Eduko (portugallingve- LDB), kiel laŭvola temo. Laŭtekste, Artikolo 26, § 7ª: "Esperanto iĝos laŭvola kursara komponanto de la lerneja temaro de meznivela instruado, estonte deviga sia disponigo [ene de tri jaroj], se elekto tion pravigos". Konsiderinte la tujeblan aprobon de la Ĉambro de Deputitoj kaj la antaŭviditan sankcion de prezidentino Dilma Rousseff, malofte en la historio tiom eta paŝo estos reprezentinta tiom grandan salton.

La problemo ligita al la diverseco de lingvoj, kiu ĉiam baris la plenan liberecon pri esprimo en la monda medio, povas esti praĵetita. La rekta parola komunikado inter ĉiuj individuoj, unu el la plej malnovaj defioj al la homa specio, povas ekesti realaĵo. La scienca eksperimento, kiu pruvas tiun eblon jam estis vaste provita en 125-jara "laboratorio", nomita internacia Esperanto-komunumo. Ĉi tio estas fakto. Kompreneble, tiom granda atingo solidiĝas nur se ĉiu popolo, denaska parolanto de specifa lingvo, decidas fari sian parton por kroni la penojn de la homa komunumo pri starigo de dua lingva kodo, kiu havigu al ĉiu civitano la rajton paroli rekte al iu ajn, ie ajn en la mondo. Estante tiel, regante nur du lingvojn - unu el sia popolo kaj unu el internacieco - la civitano estos gajninta la plenan rajton pri esprimlibereco. Brazilo, pere de sola alineo en LDB, denove donas ekzemplon al la mondo, decidante ekfari sian parton.

Por plenumi celon tiom grava por la homaro, ne estintus sufiĉe, ke Unesko estas eldoninta du rezoluciojn (1954 kaj 1985), subskribitaj de Brazilo kaj de aliaj membro-landoj, instigante la popolojn enkonduki Esperanton en siajn eduksistemojn; ne estintus sufiĉe la heroa peno de milionoj da volontulaj esperantistoj kaj de miloj da pioniraj institucioj tutmonde; ne estintus sufiĉe, inkluzive, ke L. L. Zamenhof estis proponinta la internacian lingvon antaŭ pli ol jarcento. Por atingi tiun celon estas nemankeble ke ĉiu nacia registaro, samkiel iuj iel jam ekfaras kaj samkiel nun faras Brazilo, proponu konkretan paŝon: rekuperu Esperanton el la marĝeneco neglekteme aŭ diskriminacie trudita al ĝi, kaj garantiu al tiu interlingvo, tiom vaste provita, la statuson kiu, fine, estas garantiita de la leĝo al ĉiu el la modernaj fremdaj lingvoj. Tiu statuso estas tio, kion LDB, en avangarda pozicio antaŭ la nacioj, ekcertigas.

La malnova paradigmo de instruado de fremdaj lingvoj (tiu estas vaste pruvita de la Historio kaj de la komuna senco), neniam antaŭvidis nelimigitan rektan parol-komunikadon. Laŭ tiu paradigmo, la problemo de rekta parola nekomunikebleco inter la homoj stariĝadas porĉiame, ĉar tiel neeble estas al homo paroli tiujn pli ol 5.000 lingvojn de la planedo, kiel neimageble estas al la aro de ĉiuj popoloj adopti konsente kaj tutmonde lingvon de aparta popolo. Reasertante tiun nesolveblon, la "solvoj" de poliglotismoj kaj tradukoj neniam transiris la stadion de (altkostaj) surogatoj, kies senefikeco evidentiĝas en la sama proporcio en kiu novaj teknologioj de komunikado kaj transporto permesas rektajn homajn interŝanĝojn tutmonde. La adopto de la "teknologia rimedo" de internacia lingvo (kurioze kreita - kaj nekredeble neglektita de la registaroj - antaŭ ol la aviado kaj la telekomunikado) estas nuntempe la sola plenumotaĵo por la plena solvo de tiu problemo. Oficialigonte la instruadon de Esperanto (kiu ekzistis ĝis nun en la lando kiel subcivitano sen naskiĝregistro), Brazilo avangardas en la konkreta solvo-perspektivo.

Per Esperanto en LDB, do, Brazilo enmetiĝas fakte ĉe la avangardo de la popoloj, antaŭ ol la EU mem, kiu, kun 23 oficialaj lingvoj de 27 landoj, havas sendube la idealan scenejon (pro la urĝeco) por adoptigo de interlingvo. Malgraŭ ke, preterdirite, EU havas specifajn progresemajn iniciatojn (kiel tiuj de Hungario, de Bulgario, ktp), ĝi, pro prokrasta formaligprocezo pri la instruo de Esperanto, suferadas troajn elspezojn kaj nekalkuleblajn perdojn, en babela etoso. Pli aŭ malpli frue, sekve, ĝi emos sekvi la brazilan ekzemplon. Brazilo, siaflanke, sen internaj kialoj por pligrandaj klopodoj, ĉar ĝi havas la privilegion de la portugala lingvo en kontinenta vasteco, anticipas la efektivan apogon al tiu vivanta interlingvo, kaj tio postulas profundan konscion pri la kondiĉo de "tutmonda vilaĝo," kiun pli kaj pli aspektas la nuntempa mondo.

En linio kun la aforismo ke granda marŝado komenciĝas per la unua paŝo, la brazila registaro, se oficiale agnoskas la "civitanecon" de Esperanto en la kunteksto de lingvoj, donas al la brazila civitano ĝenerale la rajton studi kaj lerni ĝin, malmarĝenigante en la sama akto la lingvon kaj ties parolantojn. Ĝi malfermas, tiel, la justan perspektivon pri estontaj instruistoj diplomitaj pri Esperanto, pri estontaj konkursoj kun lingvoekzamenoj en Esperanto kaj, ĉefe, pri estontaj interŝanĝoj de brazilaj studentoj, kiuj estos gajnintaj la sufiĉan dulingvecon: "por ĉiu popolo, sian lingvon; por ĉiuj homoj, interlingvon" - neŭtralan, kun reciprokeco.

Kvankam, el la vidpunkto de intelektaj gravuloj de la homaro, rezoni pri la ebla solvo de la problemo de internacia rekta parola komunikado ne estas io nova, estas simple pionire, el la vidpunkto de la estraro, rezoni laŭ tiu linio, implice dubigema pri la pseŭdo-solvoj nuntempe validaj. La "solvo" de tradukado, kiel dirite, estas dube efika laŭ la maksimo “Traduttore Traditore" ("Tradukisto, Perfidulo”). Rilate al poliglotismo, valorus la peno citi "profetan" pripensadon de Nietzsche, unu el la plej eminentaj pensuloj de ĉiuj tempoj:

“267. Lerni multajn lingvojn plenigas la memoron per vortoj, anstataŭ per faktoj kaj ideoj, nekonsiderinte ke memoro estas ujo, kiu en ĉiu homo povas ricevi nur precizan kaj limigitan kvanton da informoj. Krome, la lernado pri multaj lingvoj nuntempe lamas ĉar ĝi kredigas, ke oni havas lertecojn, kaj fakte tio aldonas ian allogan prestiĝon en socia medio; tio ankaŭ nerekte lamas ĉar baras la akiron de solidaj konoj kaj la intencon konkeri serioze alies respekton. Finfine, tio similas hakilobaton ĉe la radiko de la subtila lingvosento ,kiun oni havas pri gepatra lingvo: ĝi estas nekuraceble vundita kaj ruiniĝinta. La du popoloj kiuj produktis la plej bonajn stilistojn, la grekoj kaj la francoj, ne lernis fremdajn lingvojn. – Tamen, ĉar la interhomaj rilatoj emas pli kaj pli kosmopolitiĝi kaj ĉar nuntempe londona komercisto, ekzemple, jam bezonas komunikiĝi skribe kaj parole pere de ok idiomoj, lerni plurajn lingvojn estas sendube necesa malbono, kiu, alvenonte al la ekstrempunkto, trudos la homaron trovi kuracilon: kaj en malproksima estonteco ekzistos por ĉiuj nova lingvo, unue kiel komerca kaj poste kiel lingvo por intelektaj rilatoj, tiom certe kiom iam ekzistos suraera navigado. Ĉar kiucele la lingvistika scienco estas studinta dum unu jarcento la lingvoregulojn kaj elmezurinta tion kio estas necesa, valora kaj bonfunkcianta en ĉiu lingvo?” (Friedrich Nietzsche – 1844/1900 -, Aforismo 267, en Homeca, troe homeca –Humano, demasiado humano – 1878 -, Companhia das Letras, São Paulo, 2000). – emfazo mia.

Koncerne al la pseŭdo-solvo angla lingvo, mikse al ĝiaj etnecaj implikaĵoj, kiuj implicas favoro al la hegemonio de iuj popoloj super la aliaj, tiu lingvo entenas nelogikecojn komunajn al ĉiuj lingvoj "naturaj", etnaj; tio estas, kontraste Esperanton, ĝi ne estas donita al lumon tra inteligenta planado. Ne povas ĝi, do, esti konsiderata kiel realan solvon en ĉi tiu kunteksto, ĉar, krom ne preterlasas la bezonon de tradukoj aŭ poliglotismo, historie ne emas ĝeneraliĝi kiel dua lingvo de ĉiuj popoloj. Enirigante Esperanton al LDB, finfine, la brazilaj politikistoj investas pri anticipo de la "malproksima estonteco" de Nietzsche, kaj faras ŝlosilan paŝon por preterlaso de tiuj "duonsolviloj" hodiaŭ ankoraŭ neforigeblaj.

 

*Unue publikigita portugallingve, de http://www.cristovam.org.br/portal3/jimtawl-section/so-manchete/5295-esperanto-na-ldb-o-que-o-brasil-mostra-com-isso.html